Hieraŭ estis bela tago antaŭ reveno al Ĉinio. La gastiganto ĉe St.Aignan apud Nantes aranĝis ekskurson al la granda maro okaze ke antaŭa tago ili aranĝis ekskurson al granda lago. Kion fari? Ĉiuj gastigantoj plej plenigu mian restadon kun plej multaj vizitindaj lokoj en sia regiono! Ili havas grandan simpation al la ĉina samideano.... https://t.cn/Rqz4fNk
Saluton! Marte en Bretonio pluvas ofte kiel la umea sezono en la suda Ĉinio... Malgraŭ tio mia prelegvojaĝo daŭras senĉese unu urbon post alia urbo. Hieraŭ posttagmeze adiaŭinte la hejmon de Anne-Marie, sro Filipo veturigis unue al Tinano tre konata ŝtonkastelego, kaj vespere kunvenis babilante kun lokaj esperantistoj. Post la babilado kaj vespermanĝo ni veturis al sekva urbo San Brieue...Ankoraŭ pluvetas nokte. https://t.cn/RU1XtbM
Saluton! Hodiaŭ ne hieraŭ tage mi vizitis la malnovan kvartalon de la urbo Rennes, ka vizitis oficejon de aktiva esperantisto Filipo posedanta tradukan kompanion, kaj poste mi faris mian prelegon en la komerca ĉambro de la urbo, kaj vespermanĝis kun lokaj esperantistoj... Jen estas kelkaj fotoj: https://t.cn/RqzgCEq
✋热门推荐